Make your own free website on Tripod.com

Korsiko Korsika Corsica


Francio Frankreich France
Eŭropo Europa Europe
Index

Bastia

 

Filitosa
Serra-di-Ferro: U Paladinu
I Callanchi - Saparata Alta

U Frate e a sora

Fontanaccia

Pagliaju

Uomo di Cagna

Pila Canale: U Cantonnu

Rinaggiu
Stantari

La prahistorion de Korsiko oni povas klasifiki en tri periodojn:
1. La neolitiko
2. La fina fazo de la neolitiko
3.
La bronza epoko

Dum la neolitiko, en la 6-a jarmilo a.K. alvenis la unuaj ekloĝantoj sur la insulo, verŝajne venante de Elba-Insulo. De tiu tempo datas la unuaj keramikaj trovaĵoj. Poste alvenis novaj ekloĝantoj kiuj pace kunvivis kun ja jamaj loĝantoj. La homoj vivis en kavernoj kaj sub roktegmentoj. En Strette (St. Florent), Araguina-Sennola und Curacchiaghiu (Levie) ni povas rigardi la elfosejoj de tiuj homoj hodiaŭ.La homoj vivis bestkaptiste, poste ili vivis nomade, paŝiste, somere sur la montoj, vintre en la valeoj. Ĉirkaŭ 5000 a.K. ili ekkomercis. El Sardio devenis la flintŝtono kaj obsidiano kiu ne ekzistas en Korsiko. Tiel ni rimarkas ke jam tiam la homoj posedis profundan konon maristan.

La fina faso de la neolitiko estas karakterizita de la megalitoj. Tiu estis la plej alta epoko kultura en la prahistoria korsiko. Komence la menhiroj nur estis glatigitaj ŝtonplatoj, sed paŝpaŝe oni ilin donis homecajn vizaĝojn, poste, dum la 2-a jarmilo a.K. ankaŭ armilojn.

Sibylle von Reden, la fama germana arkeologistino ilin priskribas tiel :

La menhirstatuoj ofte atingas impresajn altecojn, en 1973 oni trovis la 70-an kaj plej altan, monumentalan skulpturon de 3,74 m. alteco, pezantan tri tonojn kaj portantan glavon de mikena formo. La kapoj plejakaze estas tro grandaj, kelkfoje preskaŭ duona metro altaj kaj same larĝaj. Krom la okuloj kaj plej ofte evidente kreita nezo multaj havas akre formitajn buŝojn kaj mentonon.

La religia konscio kiu instigis la homojn krei la admiriindajn kulturmonumentojn do ekis ĉ. la 2-a ĝis 4-a jarmilo a.K. Komence oni sepultis la mortintojn en ŝtonkestoj ĉ. 2 metrojn subteren. Ambaŭfine oni erektis ĉ. 1 metro altan menhiron kiel gardisto. En la 3-a jarmilo a.K. oni komencis erekti dolmenojn surterajn kun termantelo. Ankaŭ tiesflanke oni metis menhirojn kiuj nun jam atingis 3 - 4 metrojn. Rimarkinde bela dolmeno estas tiu de Fontanaccia. Ĝi longas 2,6 m, larĝas 1,6 m kaj altas 1,8 m. Ĉe Sartène ni povas admiri belan ŝtonvicon de kiu ankoraŭ ekzistas 20 menhiroj. Aparte rimarkinda ŝtonvico konsistas de 258 menhiroj kies antaŭfaco montras al la levanta suno. La plej granda ŝtonvico de Korsiko longas ĉ. 200 metrojn.

La bronza epoko komencis 1500 a.K. kun la alveno de la toreanoj. Tiuj estis militema, marista popolo kiu devenis supozeble de Sardio. En Korsiko ili forpremis la megalitistojn norden de Korsiko kaj mem ekloĝis en la sudo. Tie ili erektis grandajn kultejojn kaj loĝejojn, t.n. toreojn (torres). Tiuj estis rigardataj kiel la praaj "noraghoj" de Sardio. Tre bela toreo troviĝas en ĉe Porto Vecchio. En Filitosa ni povas admiri ekzemplojn de ĉiuj tri kulturaj epokoj. Tiu cetere estas la plej konata arkeologa loko en Korsiko. Hodiaŭ en tuta Korsiko ni povas trovi 630 menhirojn, 73 menhirstatuojn kaj 64 dolmenojn kaj ŝtonkestojn.

Die Vorgeschichte Korsikas läßt sich in drei Epochen einteilen:
1. Das Neolithikum
2. Die Endphase des Neolithikums
3. Die Bronzezeit

Im Neolithikum, im 6. Jahrhausend v. Chr. kamen die ersten Siedler auf der Insel vermutlich von Elba aus an. Aus dieser Zeit stammen auch die ersten Keramikfunde. Später kamen neue Siedler an, die friedlich mit den Alteingesessenen zusammenlebten. Die Menschen hausten in Höhlen und unter Felsvorsprüngen. In Strette (St. Florent), Araguina-Sennola und Curacchiaghiu (Levie) kann man drei Fundstätten besichtigen.

Die Menschen lebten als Jäger und Fischer, in späterer Zeit lebten sie auch als nomadische Hirten, die ihre Tiere im Sommer auf die Berge trieben und die Winter in den Tälern verbrachten. Um 5000 v. Chr. wurde auch Handel getrieben. Aus Sardinien stammte der Feuerstein und Obsidian, den es auf Korsika nicht gibt. Somit läßt sich auch feststellen, daß die Menschen damals bereits über nautische Kenntnisse verfügten.

Die Endphase des Neolithikums ist von der Megalithkultur geprägt. Diese ist auch die Blütezeit des kulturellen Schaffens im vorgeschichtlichen Korsika. Zunächst waren die Menhire nur geglättete Steinplatten, doch nach und nach wurden ihnen menschliche Gesichter, später im 2. Jt. v. Chr. auch Waffen verliehen.

Sibylle von Reden beschreibt sie folgendermaßen:

Die Menhirstatuen erreichen oft eindrucksvolle Höhen, 1973 wurde die siebzigste und größte gefunden, eine monumentale Skulptur von 3,74 m Länge, die drei Tonnen wiegt und ein Schwert mykenischer Form trägt. Die Köpfe sind meistens übergroß, manchmal fast einen halben meter hoch und fast ebenso breit. Außer den Augenhöhlen und einer meist deutlich ausgearbeiteten Nase haben viele auch scharf eingeschnittene Münder und ein ausgeprägtes Kinn.

Das religiöse Bewußtsein, welches die Schaffung der heute zu bewundernden Kulturdenkmäler veranlaßte setzte also um das 2. bis 4. Jahrtausend v.Chr. ein. Zunächst wurden die Verstorbenen in Steinkistengräbern ca. 2 Meter unter der Erde beigesetzt. Zu beiden Enden wurde als Wächter ein etwa 1 Meter hoher Menhir errichtet. Im 3. Jahrtausend ging man dazu über, oberirdische Dolmen mit Deckhügel zu errichten. Auch ihnen wurde ein Menhir beigestellt, der nun bereits 3 - 4 Meter hoch war. Ein besonders schöner Dolmen ist der von Fontanaccia. Er ist 2,6 m lang, 1,6 m breit und 1,8 m hoch. Bei Sartàne kann man auch ein schönes Alignement bewundern, von denen noch etwa 20 Menhire existieren. Ein besonderes Alignement besteht aus 238 Menhiren, deren bearbeitete Vorderseite der aufgehenden Sonne zugewandt ist. Das größte Alignement Korsikas ist ca. 200 m lang.

Um die Mitte des 2. Jt. v. Chr. kamen neue Siedler an, die Torreaner.

Die Bronzezeit begann um 1500 v. Chr. mit der Ankunft der Torreaner. Diese waren ein kriegerisches, seefahrendes Volk, das vermutlich aus Sardinien stammte. Auf Korsika verdrängten sie die Megalithiker in den Norden der Insel und siedelten sich selbst im Süden an. Dort errichteten sie mächtige Kult- und Wohnstätten, sog. Torres. Diese Torres werden als die Vorläufer der auf Sardinien errichteten Noraghen betrachtet. Ein sehr schöner Torre ist bei Porto Vecchio zu betrachten.

Beispiele aller drei Kulturstufen kann man in Filitosa bewundern. Dies ist auch die bekannteste aller archäologischen Stätten in Korsika. Heute finden wir auf ganz Korsika 630 Menhire, 73 Mehirstatuen und 64 Dolmen und Steinkisten.


lasta ĝisdatigo letzte Überarbeitung last update: 03-10-03